***************************************************************************

SCIENCA KALKULILO
por la Palm-Organiziloj

MODELO SC-102P
==============

Versio 1.92, 2001-12-23 de Thomas llinger (oelli@murinsel.at)
Inform- kaj elshutpagho: <http://purl.oclc.org/NET/oelli/sc>

***************************************************************************

FUNKCIOJ

La programo SC-102P disponigas al vi potencan, libere distribueblan
sciencan poshkalkulilon por la Palm-platformo. Aldone al la sciencaj
funkcioj la kalkulilo ofertas plenan aron da logikaj operacioj kaj
konvertoj inter nombrosistemoj (HEX, DEC, OCT, BIN). Precipe pro tio ghi
ankau tre taugas por komputilistoj kaj programistoj. Estis atentata, ke
la aspekto kaj konduto plej eble similu al vera poshkalkulilo, por ke la
uzanto rapide kaj sekure sin orientu.

La programo automate alghustighas al unu- kaj multkoloraj aparatoj.

Ghi disponeblas en tri lingvaj variantoj: germane, angle kaj esperante.

***************************************************************************

POSTULOJ

* Palm-operaciumo versio 2.0 au pli

* MathLib: Tio chi estas libere disponebla dinamike bindebla biblioteko,
kiu ekde Palm-operaciumo 2.0 uzeblas de chiuj Palm-programoj, kiuj
bezonas matematikajn funkciojn kun duobla precizeco konforme al
IEEE-754. Ghi estas distribuata lau la Biblioteka Publika GNU-Permesilo
kaj estas libere disponebla kune kun dokumentaro kaj fontkodo che
<http://www.radiks.net/~rhuebner/mathlib.html>.
Ghi ne estas parto de la programo SC-102P, sed kopio de ghi enas en la
arkivo por via komforto.


***************************************************************************

DOKUMENTARO

Disponeblas plenaj instrukcioj en HTML-formato en la germana kaj angla
lingvoj. (Pro la maldiligenteco de la tradukanto ankorau ne ekzistas
plenaj instrukcioj en Esperanto!)

* Por la Germanaj instrukcioj malfermu la dosieron
"Bedienungsanleitung.html" en la dosierujo "deutsch".

* Por la Anglaj instrukcioj malfermu la dosieron
"Instruction_Manual.html" en la dosierujo "english".


***************************************************************************

INSTALADO

Se vi ankorau ne scias, kiel instali aldonajn aplikajhojn en la
Palm-aparaton, konsultu la manlibron, kiun vi ricevis kune kun la
aparato.

Instalproceso:

* Unue instalu la dosieron MathLib.prc en vian Palm-aparaton, se ghi
ankorau ne estas instalita.
RIMARKO: Char la MathLib ankau estas uzata de multaj aliaj
Palm-aplikajhoj, ghi eble jam estas en via Palm-aparato kaj ne plu
necesas instali ghin. (MathLib ne videblas kiel aplikajho. Se vi ne
certas, chu MathLib jam estas en via Palm-aparato, pro sekureco simple
instalu ghin.)
 
* Decidu, kiun lingvan version de la SC-102P vi volas uzi. Vi trovas la
diferencajn versiojn en la subdosierujoj deutsch, english kaj
esperanto. Simple instalu la tie trovighantan dosieron SC-102P.prc kiel
kutime in vian Palm-aparaton.

* Nun troveblas aplikajho kun la nomo SC-102P havante nedefinitan
kategorion. Per tushado de ghia piktogramo montreblas la SC-102P. 

RIMARKO: Se vi uzas la Esperantan version, aktivigu Latin-3-an tiparon
por chi aplikajho. Chiuj necesaj por tio iloj libere disponeblas che
<http://purl.oclc.org/NET/pp-lat3>.

***************************************************************************

PROGRAMADAJ INFORMOJ

Chi tiu programo estis kreata per Amiga-A4000-komputilo uzante la jenan
programaron: Palm-SDK (versio 3.5), PRC-iloj (versio 2.0), GCC (versio
2.95.2-kgpd) kaj pilrc-2.5.c.

La programo estis skribata per la mCWEB literatura programadsistemo,
kiu servas kiel antautraktilo por C kaj TeX. mCWEB libere disponeblas
en la Aminet che <http://ftp.uni-paderborn.de/aminet/dirs/dev_c.html>.
La programo estis testata en la jenaj aparatoj:
Palm-imitilo, PalmPilot-profesia, Palm III, Palm IIIx, Palm V,
Palm m105, Palm IIIc kaj Palm m505.

***************************************************************************

HISTORIO

V1.92, 2001-12-23: Eraro pri kalkuladoj kun [->xy] korektita.
V1.91, 2001-11-28: Eraro pri kalkuladoj kun [->DEG] kaj [->D.MS] korektita.
V1.9,  2001-11-16: Eraro pri kalkuladoj kun PI korektita.
V1.8,  2001-09-19: Unua oficiala versio eldonita.

***************************************************************************

ESTONTECO

Kalkulila programo SC-103PC kun aldona moduso por konvertado de valutoj
(por simpla konvertado de euroj).

***************************************************************************

DANKESPRIMOJ

Mi volas speciale danki al jenaj personoj:

* Mia frato Markus llinger por helpo pri la angla dokumentaro, por la
mCWEB-sistemo kaj la Amiga-kalkulilo "Taschenrechner", kiu servis kiel
sciobazo por tiu chi projekto.
* Richard Hable por la Esperanto-traduko, helpo pri la dokumentaro kaj
beta testado
* Bernd Gollesch kaj Peter Gsellmann por beta testado

